Franca esperantisto skribis en regiona listo ke Paul Newman estis esperantisto. Laŭ mia scio, mi estas tre dubema pri tio. Ŝajnas tamen ke iam estis aludo pri li kaj lia rilato al Esperanto (?). Ĉu usona esperantisto rememoras pri tio ?
Nord-Okcidenta Regiona Esperanto-Konferenco okazos post du semajnoj, 10-12 oktobro, en Eastsound, Vaŝingtonio. La ĉefhotelo estos Outlook Inn. Pro sanproblemo flanke de la ĉeforganizanto (ROS' Haruo) la planado kaj reklamado malbone progresis ĝis nun, tamen esperantistoj el Seatlo kaj Viktorio, kaj espereble aliaj regionaj lokoj, ĉeestos kaj ĝuos la babiladon; ĉiuj estos bonvenegaj, eĉ krokodiloj kaj fremduloj ;-).
Post tri semajnoj (10-a ĝis 13-a de oktrobro) okazos la 15a Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto (ARE) en Silver Bay, Novjorko. Mi aranĝis la tranoktadon kaj aliĝis hieraŭ. Laŭ mi, ĝi estas unu el la plej bonaj Esperantaj aranĝoj kiuj okazas en nia duonsfero pro la internacieco: duono de la partoprenantoj kutime estas el Kanado kaj duono el usono. Jam okazis bonegan kongreson en nia regiono ĉijare: TAKE7. Multaj homoj raportis ke ĝi estis same bona kiel UK aŭ IJK. Se vi ne povis partopreni TAKE7, nepre venu por ARE. Aŭ se vi venis, venu denove! Estas bela loko kun varma etoso kaj multaj interesaj homoj. Mi esperas ke mi vidos vin tie!
Ĉe la 21a de aŭgusto, Projekto Gutenberg eldonis "Vivo de Zamenhof", la 51a libro en la internacia lingvo libere havebla per Projekto Gutenberg (PG)
Ĉar PG elmontros liston de lingvoj kun pli ol 50 libroj, Esperanto saltis al tiu tre videbla listo inter 10 aliaj vaste uzataj lingvoj. Oni rajtas esperi ke ĉi tio listo en unu de la plej vaste vizita retpaĝaro en la mondo helpos multajn homojn ekscii pri Esperanto. Tion reklamon kaj donacon al la mondo kaj precipe al legantoj de Esperantaj libroj celis ni dum tri jaroj.