• English
  • Español
  • Français

Amerikoj

7a-TAKE : Sepa TutAmerika Kongreso de Esperanto

Sepa TutAmerika Kongreso de Esperanto (TAKE) en Montrealo, de la 12-a de julio ĝis la 18-a de julio 2008.

La kongresa temo estos :

Ekosistemoj, Lingvoj, Kulturoj
Diverseco por daŭropova evoluigo en la Amerikoj



Eko : 2008-07-12 00:00
Fino : 2008-07-18 23:59
Retejo : http://www.take7.ca
Retpoŝta adreso : informo@take7.ca
lando : - Kanado - Amerikoj -
urbo / regiono : Montrealo

TAKE7 : Komuniko de la UEA-komisiono por Ameriko

Ĉar la okazigo de la Amerikaj Kongresoj konfirmas la valoron de ĉi-tiuj eventoj kiel forumoj por renkontiĝi, uzi la lingvon kaj pridiskuti komunajn problemojn, la UEA-komisiono por Ameriko kunveninta kadre de la 7-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto en Montrealo (Kanado) de la 11-a ĝis la 18-a de julio 2008

konstatas

  • la aliĝon de 222 homoj el 24 landoj, el kiuj 7 el Ameriko;
  • la laŭdindan kaj ripetindan kunlaboron inter diversaj esperantaj instancoj por kongresi kontinentskale;
  • la allogan kongresan temon prezentantan aktualan problemon de la homaro, diversmaniere traktita en la programo;
  • la sindonan gastamon de la lokaj esperantistoj;
  • la havigon de unika ebleco diskuti kun indiĝenoj pri lingvaj rajtoj cele al subteno de la lingva diverseco

deziras

  • esprimi dankon al la Espranto Klubo ĉe UQAM, ESK, E-USA, KEA, ESF, LKK-anoj kaj helpantoj pro la laboro farita;
  • konfirmi la okazigon de la 8a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto en Brazilo kaj varme inviti la Esperantistaron en Ameriko amase ĉeesti ĝin.



TAKE7 : Kongresrezolucio

LA SEPA TUT-AMERIKA KONGRESO DE ESPERANTO, okazinta en Montrealo, Kanado, de la 12-a ĝis la 18-a de julio 2008,

  • funde studinte la kongresan temon “Ekosistemoj, lingvoj, kulturoj: diverseco por daŭriva evoluigo en la Amerikoj”,

  • ekzameninte la tri diversecojn ekosisteman, lingvan, kulturan, la rilatojn inter ili kaj la gravon de ĉiu el ili por la pluvivado de la homaro, almenaŭ je sia nuna vivnivelo, en la baldaŭa estonteco,
  • aŭskultintè la zorgojn pri la konservado de la triopa diverseco ekosistema, lingva, kultura esprimitajn interalie de kvar reprezentantoj de amerikaj indiĝenaj popoloj,
  • eksperimentinte pri la efika uzado de novaj teĥnikaj rimedoj por faciligi vastdistancan interkomunikadon en esperantujo,
  • diskutinte la neceson por la esperantujaj organizoj ĉiunivelajmalfermi sin je efika kunlaborado kun neesperantistaj alternativmondaj organizoj,

PROPONAS plu studi kaj studigi tiun problemaron diskonigante la detalojn de la dumkongresaj intertraktadoj kaj eklernoj, notinde

  • per publikigo de prikongresa dokumento kiu servu kiel gvidilo por plua konkreta agado kaj eksperimentado,
  • per kreo de interreta Interamerika Kolegio traktonta tiun problemaron en maniero ĝenerale alirebla.



Raporto pri Amerika Agado 2007

La jaro 2007 markis kontinuecon de senĉesa agado por plifirmigi kaj plikreskigi la amerikan esperanto-movadon, interalie, per renovigo de la komisiono sepkapa, nun sub la kunordigado de Maritza Gutiérrez González (Kubo).

La Amerika Komisiono plenumis sukcesan kunsidon en la Jokohama UK-o, gvide de tiama kunordiganto José Antonio Vergara, kiu raportis pri prokrasto de la Sepa Tutamerika Kongreso nun okazonta en Montrealo, Kanado de la 11ª ĝis 18ª de julio 2008, sendube, prioritata evento de la AK. La LKK de TAKE daŭre disponigas informojn en la retejo wwww.take7.ca kaj prizorgas la organizadon de la kongreso surloke. legi pli »




Pri Amerika Agado en Florenca UK-2006

Jen raporto pri Amerika Agado dum Florenca UK, verikata de tiama komisiestro, Jose Antonio Vergara. La raporto esti estis dissendata tra la reto en 21-a de aŭgusto 2006. legi pli »




Kunsido de Amerika Komisiono dum 92a UK en Jokahamo

Esperanto en Ameriko

Publika kunveno de Amerika Komisiono de UEA okazos dimanĉe (5-a de aŭgusto, 2007), je la 16-a horo, en ĉambro 416. Ĉiuj estas bonvenaj!




AktivAmeriko

AktivAmeriko estis novaĵletero de Amerika Komisiono. Ĝi celis informi aktivulojn ligitajn al Ameriko, en kaj ekster la kontinento.

Ĉi-sube vi trovas kelkajn numerojn de AktivAmeriko, en .pdf-formato. Bonan legadon! legi pli »

Abonrilata enhavo