• Esperanto 

Brazil

Historio de Esperanto en Brazilo

Notoj pri la historio de E-o en Brazilo

Kiu estis la unua brazila urbo listigita en la "Adresaroj" de Zamenhof? Multaj brazilaj esperantistoj mem ne konscias pri tio. Respondo: Porto Alegre, ĉefurbo de la plej suda brazila ŝtato Rio Grande do Sul, danke al Arno Phillip, redaktoro de Deutsche Zeitung. Tiu nomo estas listigita sub n-ro 3846 en la Adresaro n-ro XVII, oktobro 1895 - januaro 1897. Laŭdire, Phillip jam en 1894 verkis favore al Esperanto. En la sama epoko, Lingvo Internacia, eldonita en Uppsala, havis inter siaj abonantoj por 1896 la nomon de Francisko V. Lorenz, aŭtoro de la unua E-lernolibro por ĉeĥoj. Lorenz, elmigrinte en 1890 al Brazilo, loĝis en São Feliciano (R. G. do Sul). La sama revuo prezentis en la sekvaj jaroj aliajn nomojn de abonantoj en Brazilo.  legi pli »

Abonrilata enhavo