• English
  • Español
  • Français

Raportoj

En ĉi-sekcio, vi povas legi raportojn pri diversaj esperantaj okazaĵoj en la Amerikoj.


TAKE7 : Komuniko de la UEA-komisiono por Ameriko

Ĉar la okazigo de la Amerikaj Kongresoj konfirmas la valoron de ĉi-tiuj eventoj kiel forumoj por renkontiĝi, uzi la lingvon kaj pridiskuti komunajn problemojn, la UEA-komisiono por Ameriko kunveninta kadre de la 7-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto en Montrealo (Kanado) de la 11-a ĝis la 18-a de julio 2008

konstatas

  • la aliĝon de 222 homoj el 24 landoj, el kiuj 7 el Ameriko;
  • la laŭdindan kaj ripetindan kunlaboron inter diversaj esperantaj instancoj por kongresi kontinentskale;
  • la allogan kongresan temon prezentantan aktualan problemon de la homaro, diversmaniere traktita en la programo;
  • la sindonan gastamon de la lokaj esperantistoj;
  • la havigon de unika ebleco diskuti kun indiĝenoj pri lingvaj rajtoj cele al subteno de la lingva diverseco

deziras

  • esprimi dankon al la Espranto Klubo ĉe UQAM, ESK, E-USA, KEA, ESF, LKK-anoj kaj helpantoj pro la laboro farita;
  • konfirmi la okazigon de la 8a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto en Brazilo kaj varme inviti la Esperantistaron en Ameriko amase ĉeesti ĝin.



TAKE7 : Kongresrezolucio

LA SEPA TUT-AMERIKA KONGRESO DE ESPERANTO, okazinta en Montrealo, Kanado, de la 12-a ĝis la 18-a de julio 2008,

  • funde studinte la kongresan temon “Ekosistemoj, lingvoj, kulturoj: diverseco por daŭriva evoluigo en la Amerikoj”,

  • ekzameninte la tri diversecojn ekosisteman, lingvan, kulturan, la rilatojn inter ili kaj la gravon de ĉiu el ili por la pluvivado de la homaro, almenaŭ je sia nuna vivnivelo, en la baldaŭa estonteco,
  • aŭskultintè la zorgojn pri la konservado de la triopa diverseco ekosistema, lingva, kultura esprimitajn interalie de kvar reprezentantoj de amerikaj indiĝenaj popoloj,
  • eksperimentinte pri la efika uzado de novaj teĥnikaj rimedoj por faciligi vastdistancan interkomunikadon en esperantujo,
  • diskutinte la neceson por la esperantujaj organizoj ĉiunivelajmalfermi sin je efika kunlaborado kun neesperantistaj alternativmondaj organizoj,

PROPONAS plu studi kaj studigi tiun problemaron diskonigante la detalojn de la dumkongresaj intertraktadoj kaj eklernoj, notinde

  • per publikigo de prikongresa dokumento kiu servu kiel gvidilo por plua konkreta agado kaj eksperimentado,
  • per kreo de interreta Interamerika Kolegio traktonta tiun problemaron en maniero ĝenerale alirebla.



9-a Landa Kongreso de Meksika Esperanto-Federacio (MEF)

Raporto pri la 9-a landa kongreso de Meksika Esperanto-Federacio (MEF), okazinta en la urbo Aguascalientes

Oficiala komuniko de MEF :

De la 1ª ĝis la 5ª de majo 2008, 32 partoprenantoj el ses landoj, kongresis en la meksika urbo Aguascalientes. La programo estis riĉenhava. Estis prelegoj pri la historio de Esperanto en Meksiko (Inĝ. Fidel Figueroa), Esperanto ĉe la UNAM-o (Mag. Luis Cordova), Omaĝo al komponisto kaj kantisto de infankantoj, Kri Kri (Mag. Vicente Valdez Bejarano), la UEA komisiito pri Ameriko, S-rino. Maritza Gutierrez, prezentis la agadon de la Amerika Komisiono. Ĉar la intereso de MEF estas kalkuli je novaj instruistoj, okazis trejnseminario gvidita de S-ro Atilio Orellana Rojas. legi pli »




Raporto pri Amerika Agado 2007

La jaro 2007 markis kontinuecon de senĉesa agado por plifirmigi kaj plikreskigi la amerikan esperanto-movadon, interalie, per renovigo de la komisiono sepkapa, nun sub la kunordigado de Maritza Gutiérrez González (Kubo).

La Amerika Komisiono plenumis sukcesan kunsidon en la Jokohama UK-o, gvide de tiama kunordiganto José Antonio Vergara, kiu raportis pri prokrasto de la Sepa Tutamerika Kongreso nun okazonta en Montrealo, Kanado de la 11ª ĝis 18ª de julio 2008, sendube, prioritata evento de la AK. La LKK de TAKE daŭre disponigas informojn en la retejo wwww.take7.ca kaj prizorgas la organizadon de la kongreso surloke. legi pli »




Simpozio omaĝe al centjariĝo de UEA

La havanaj esperantistoj akceptis elstaran gaston, sro. Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA dum tutsemajna vizito al la kariba lando.

Tiu ĉi grava vizito instigis la estraron de Kuba Esperanto-Asocio organizi simpozion omaĝe al la centjara jubileo de UEA, kiu sesiis la 7an de februaro en la teatro de la Nacia Biblioteko kun partopreno de proksimume cent geesperantistoj el tri kubaj provincoj, sed ĉefe el Havano.  legi pli »




25a KEA-Komitatkunsido

La 25an kaj 26an de januaro, la komitatanoj de Kuba Esperanto-Asocio laborkunsidis en la sidejo de la asocio en Havano, por analizi kaj taksi la laborrezultojn de la jaro 2007. Elstaris la agadoj en diversaj regionoj de la lando kaj la notinda kresko de la membraro.

En rilato kun la estontaj planoj kaj strategioj, la ideoj centriĝis en la altigo de la ĝenerala lingva nivelo, kaj la plikleriĝo de la membroj rilate al historio kaj kulturo de la movado, kun la celo prepariĝi por la baldaŭaj pintaj eventoj kiel la nacia kongreso en 2009 kaj eventuale la UK en 2010. legi pli »




3ª Meksika Esperanto-Semajnfino en Tecámac

Je la 24ª kaj 25ª de novembro okazis la 3ª Meksika Esperanto-Semajnfino en la komunumo Tecámac, pli precize en la vilaĝeto "Santa Maria Ajoloapan". La organiza teamo; Mallely, Morayma, Nelly kaj Martin vastskale invitis partoprenantojn el pluraj partoj de la Meksika Respubliko kaj pro tio venis multaj personoj. Pro la proksimeco al la ĉefurbo ĉi-foje alvenis personoj el la universitataj kursoj (UNAM) de Hugo González kaj Daniel Moreno. Krome estis diversaj aliaj homoj, inter ili, kelkaj kiuj lernis Esperanton pere de la reto. legi pli »




Podkastoj de Radio Aktiva aŭskulteblas

La podkastoj de Radio Aktiva, reta radio esperanta el Urugvajo, estas nun aŭskulteblas ĉe nia retejo (www.ameriko.org/radioaktiva) kaj ankaŭ ĉe podkastejo de Radio Aktiva : http://podkastoj.radioaktiva.uyserv.com/

Bonvole disvastigu informojn pri Radio Aktiva en esperantista medio, subtenu Radion Aktivan per kunlaborproponoj... kaj ĝuu la aŭskultadon !




Unua kolokvo de la kuba esperantista movado

De la 16a ĝis 18a de novembro ĉi-jare okazis en Havano, la unua kolokvo de KEA sub la temo, Esperanto:lingvo, kulturo, movado.

La kolokvo arigis pli ol 70 esperantistoj el la tuta lando en la sidejo de la Malgranda Baziliko de la Monaĥeho Sankta Francisko de Asizo situanta en la malnova urboparto. legi pli »




Sukcesa AEL-asembleo 2007

Argentina E-Ligo : Sukcesa okazigo de la Jarasembleo

La 13-a de oktobro 2007, en la sidejo de Bonaera E-Asocio, okazis la Jarasembleo de AEL, kiu estis grava atingo por pritrakti la nunan situacion kaj starigi diversajn programojn por estonta aktivado. Ĉeestis dudeko da esperantistoj el: Neuquén, Florida, Pres. R. Sáenz Peña, Capital Federal, Caseros, Rosario, Escobar kaj Villa Ballester. legi pli »