• Esperanto 

Edukaj defioj fronte al la tezo de daŭripova evoluo.

La tezo de Daŭripova Evoluo, prezentita en la raporto Nia komuna Estonteco (1987) de la Monda Komisiono pri Medio kaj Evoluo atingis grandan eĥon dum la lastaj jaroj, surbaze de la konsidero ke evoluo devas kontentigi la nuntempajn bezonojn sen kompromiti la kapablojn de la estontaj generacioj por kontentigi siajn proprajn bezonojn.
La koncepto de daŭripova evoluo prezentas evoluon kiel harmonian procezon, kie ekspluatado de la rimedoj, la mastrumado de investoj, orientiĝo de teknologiaj transformoj kaj instituciaj ŝanĝiĝoj devas kongrui kun la bezonoj de la generacioj nuntempaj kaj estontaj. Tiamaniere, evoluo prezentiĝas kiel procezo postulanta tutgloban progreson jen en la soci-ekonomika branĉo jen en la media kaj homa branĉoj.
Spite al la rapida akcepto kaj disvastiĝo kiel koncentrita esprimo de evolustilo pli homa kaj egaleca, la originala versio de tiu ĉi tezo havas limigojn, laŭ konstateblas en la debatoj okazintaj en pluraj internaciaj forumoj pri la temo.
Surbaze de la antaŭa analizo, menciendas ke jen por Latinameriko jen por la Tria Mondo, ĝenerale, desegni skemojn realigeblajn por daŭripova evoluo devas teni en konsideron, interalie:
Taŭgan bilancon inter la neceso kontentigi la bezonojn de la nunaj kaj estontaj generacioj; rekonon pri la fakto ke elimini malriĉecon kaj protekti la medion estas streĉe ligitaj; kaj rilate demografiajn variablojn kaj ligojn inter loĝantaro kaj medio, oni devas atenti ke reduktiĝo de la loĝanto-dinamiko, tio estas, kresko aŭ malkresko de la loĝantaro, estus logika rezulto de pli favoraj aŭ malfavoraj ŝancoj soci-ekonomikaj por la tuta civitanaro en la sferoj eduka, prisana kaj aliaj sociaj servoj; tial, oni devas analizi tiujn variablojn ne kiel unuopajn elementojn, sed kiel esencajn partojn de integralaj programoj por daŭripova evoluo.
Tiusence, la aliro al edukaj programoj kiuj iras preter alfabetigo, problemo nuntempe damaĝanta proksimume 30 milionojn da personoj en la amerika regiono, devas konsistigi prioritaton cele al kreado de novaj ŝancoj por skizi kaj ekfunkciigi integralajn skemojn por daŭripova evoluo en Latinameriko, kio konsistigas defion plena je obstakloj, kiuj estos plej multe venkataj en la sama grado kiel plifortiĝos kaj solidiĝos la povoj soci-politikaj vere interesiĝintaj reprezenti la aspirojn kaj bezonojn de plej vastaj popol-sektoroj.
m.gutiérrez