• Esperanto 

6-a Kongreso de Kuba Esperanto-Asocio

Havano, 18-a ĝis 22-a de novembro 2015.
Temo: Lingvoj kaj kulturoj :la identeco en diverseco.
En la nuna tutmondiĝa procezo indas starigi kelkajn demandojn, ĉar evidentas ke multaj konceptoj suferas modifojn, kaj sekve, bezonatas postlasi antaŭajn viziojn fermitajn pri la diverseco.
La konceptoj de kulturo kaj identeco streĉe ligitas en sociologio kaj antropologio. La identeco povas nur konsisti en la distinga alpropriĝo de certaj repertuaroj kulturaj kiuj ekzistas en nia socia medio, en nia grupo aŭ komunumo.
Kiel oni povas proksimigi personojn kulture malsamajn, socie diversajn kaj geografie forajn? Kie estas la identec-landlimojn? Jen kelkaj demandoj kiujn ni provos kundiskuti kaj strategie alrigardi cele al plia klerigado de nia movado lige al la daŭripova lingva propono.

6-a Kongreso de Kuba Esperanto-Asocio