• Esperanto 

Amika voĉo kiu trairas la mondon

La Esperanto-redakcio naskiĝis la 11-an de septembro 1988 kun la celo disvastigi informojn pri Kubo rilate al ĉiuj temoj de la vivo. La radiostacio estas publika servo kiu ekde la 1-a de majo 1961 elsendas en 9 lingvoj per mallongaj ondoj. Dum la lastaj jaroj, kun la novaj teknologioj, Radio Havano kreis propran retejon kaj ankaŭ en Esperanto ĝi funkcias ekde la jaro 2004.

La skipo de la E-redakcio estas plej parte volontula kiu utiligas Esperanton samkiel kiel la ceteraj lingvoj, nome, la hispana, la angla, la franca, portugala, araba, keĉua, gvarania kaj kreola.

La E-disaŭdigoj okazas nur en dimanĉoj al diversaj mondopartoj per la jenaj frekvencoj:

FREKVENCOJ ESPERANTO-ELSENDOJ

Norda, Suda kaj Centrameriko 11760 Khz /25 m 15 –15.30 UTC
Norda Ameriko 6010 Khz /49 m 07- 07.30 UTC
Suda Ameriko 15370Khz/19 m 22:30 -23 UTC

La plej vasta kolekto de E-programoj troveblas en la retejo de la Amerika Komisiono de UEA ĉe www.ameriko.org

Ni invitas vin ankaŭ viziti la retpaĝon de la radiostacio kie eblas ankaŭ aŭdi kaj elŝuti la elsendojn: www.radiohc.cu/eo

Retadreso: radiohc@enet.cu

Danke al subteno de KEA kaj al la fidela kontribuo de pluraj esperantistoj kiuj regule aŭdas kaj raportas la elsendojn, la E-redakcio de Radio Havano povas en la praktiko montri la utilecon de la lingvo.

Ni atendas vian subtenon por estontaj projektoj kiuj celas plu daŭrigi kaj savi valoran servon kaj ties historian kaj kulturan trezoron.

Maritza Gutiérrez González
La redaktorino
mgglez@enet.cu


Pliaj ligiloj