• Esperanto 

Raporto pri TAKE7 : Daniel Moreno Martínez

  • warning: Illegal string offset 'data' in /home/libr5009/public_html/ameriko.org/includes/tablesort.inc on line 110.
  • warning: Illegal string offset 'data' in /home/libr5009/public_html/ameriko.org/includes/tablesort.inc on line 110.

Raporto pri vojaĝo al TutAmerika Kongreso de Esperanto en Montrealo, Kanado

Daniel Moreno Martínez
dmmz-e
dancxjo_m@yahoo.com

Pri la ŝanco donita al mi

Unue mi deziras danki al la Amerika Komisiono de UEA pro la ŝanco donita al mi. La sperto estis tute nova kaj riĉiga por mi, ĉar mi neniam antaŭe partoprenis internacian kongreson. La sperto koni multajn samideanojn estis ege motiviga, ankaŭ la ebleco promeni tra la bela Montrealo.

Pri mia partopreno

Dum la kongreso mi gvidis kurson por komencantoj. ĝin partoprenis kaj infanoj kaj geknaboj kaj plenkreskuloj el diversaj landoj kies esperanto-nivelo estis tre diversa. Do, la kurso estis interesa kaj por ili kaj por mi, krom la diverseco inter la kursanoj estis nova sperto por mi organizi kurson en lingvo kiu ne estas mia nacia lingvo. La kurso konsistis ĉefe el ludoj pro la mallonga tempo kaj diverseco de partoprenantoj.

Mi faris ankaŭ prelegon por kontribui la kongresan programon. La titolo de la prelego estis: “Graveco de niaj lingvoj en mondo pli kaj pli ŝanĝiĝanta” en kiu mi konkludis ke lingvoj estas gravaj ĉar ili ne nur enhavas vortaron kaj gramatikon sed pensmanieron kaj filozofion kaj kulturon de tiuj homoj kiuj uzas ilin.

Pri la estonteco

La unua kaj pli facila afero kiun mi povas fari estas motivigi aliajn interesulojn pri esperanto kaj partopreno en diversaj renkontiĝoj. Kiam oni komencas studi kaj legi pri esperanto, oni tuj legas pri la vojaĝoj kaj renkontiĝoj sed malfacile oni povas imagi sin en tiu situacio, speciale por latinamerikanoj. Sed kiam oni konas persone alian kiu havis tian sperton, oni pensas ke ja eblas fari tiajn vojaĝojn, do la internacia lingvo iĝas lerninda afero por ili.

Dum kaj post la kongreso miaj ideoj pri esperanto kaj instruado ŝanĝiĝis precipe ĉar mi rimarkis kiom grava kaj utila estas parolado, ĉar en renkontiĝoj babilado estas la ĉefa rimedo por komunikiĝi. Do, danke al mia nova sperto, mi pensas ke mi estos pli kapabla instrui la internacian lingvon en pli utila maniero.

AlkroĉaĵoGrandeco
Raporto_pri_TAKE-Daniel_Moreno.pdf318.81 KB