Ĉar la okazigo de la Amerikaj Kongresoj konfirmas la valoron de ĉi-tiuj eventoj kiel forumoj por renkontiĝi, uzi la lingvon kaj pridiskuti komunajn problemojn, la UEA-komisiono por Ameriko kunveninta kadre de la 7-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto en Montrealo (Kanado) de la 11-a ĝis la 18-a de julio 2008
konstatas
- la aliĝon de 222 homoj el 24 landoj, el kiuj 7 el Ameriko;
- la laŭdindan kaj ripetindan kunlaboron inter diversaj esperantaj instancoj por kongresi kontinentskale;
- la allogan kongresan temon prezentantan aktualan problemon de la homaro, diversmaniere traktita en la programo;
- la sindonan gastamon de la lokaj esperantistoj;
- la havigon de unika ebleco diskuti kun indiĝenoj pri lingvaj rajtoj cele al subteno de la lingva diverseco
deziras
- esprimi dankon al la Espranto Klubo ĉe UQAM, ESK, E-USA, KEA, ESF, LKK-anoj kaj helpantoj pro la laboro farita;
- konfirmi la okazigon de la 8a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto en Brazilo kaj varme inviti la Esperantistaron en Ameriko amase ĉeesti ĝin.
Diskonigu ĉi-tiun artikolon ĉe :
Pliaj ligiloj