• Esperanto 

Unua kolokvo de la kuba esperantista movado

De la 16a ĝis 18a de novembro ĉi-jare okazis en Havano, la unua kolokvo de KEA sub la temo, Esperanto:lingvo, kulturo, movado.

La kolokvo arigis pli ol 70 esperantistoj el la tuta lando en la sidejo de la Malgranda Baziliko de la Monaĥeho Sankta Francisko de Asizo situanta en la malnova urboparto.

La programo de la kolokvo inkluzivis prelegojn pri historio de la kuba esperanto-movado, pri nuntempo kaj estonteco de la movado internacia, kulturaj kaj instruaj temoj kiel prezento de programaro kreita de kuba esperantisto por interaktiva kurso en komputilejaj kluboj, kaj aliaj. Por la unua fojo la kuba ILEI-sekcio okazigis ekzamenan sesion de KEA kies rezulto estis tre pozitiva. La kubaj ekzamenoj estas kreitaj surbaze de la principoj starigitaj de la internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA kaj celas daŭre plialtigi la lingvajn kapablojn de la kuba esperantistaro por alfronti estonte gravajn eventojn internaciajn kiel la Unua Kultura Festivalo de KEA planata por novembro de la jaro 2008 kaj eventuala okazigo de universala kongreso en la insulo en la jaro 2010. Alia grava programero estis la Forumo pri esperantismo, ekesto kaj tendencoj surbaze de diversaj dokumentoj kaj manifestoj de la esperanto-movado; oni solene malfermis ekspozicion pri esperanto en la provinca biblioteko situanta en tre centra placo de la malnova urboparto kaj okazis urba promenado kun halto ĉe la zamenhofa memortabulo situanta en publika halo de tre konata komerca centro.La memortabulon oni starigis en Havano en julio de la jaro 1990 okaze de la 75 UK okazinta en Kubo.

La kulturaj vesperoj inkluzivis teatran prezenton, koncerton de la elstara kuba aktorino Georgina Almanza, muzikan koncerton en esperanto kaj ferman ceremonion kaj feston en la centra sidejo de KEA en Havano.

La kolokvo donis okazon informi pri esperanto en diversaj amaskomunikiloj provincaj kaj tutlandaj.