
Raporto pri la 9-a landa kongreso de Meksika Esperanto-Federacio (MEF), okazinta en la urbo Aguascalientes
Oficiala komuniko de MEF :
De la 1ª ĝis la 5ª de majo 2008, 32 partoprenantoj el ses landoj, kongresis en la meksika urbo Aguascalientes. La programo estis riĉenhava. Estis prelegoj pri la historio de Esperanto en Meksiko (Inĝ. Fidel Figueroa), Esperanto ĉe la UNAM-o (Mag. Luis Cordova), Omaĝo al komponisto kaj kantisto de infankantoj, Kri Kri (Mag. Vicente Valdez Bejarano), la UEA komisiito pri Ameriko, S-rino. Maritza Gutierrez, prezentis la agadon de la Amerika Komisiono. Ĉar la intereso de MEF estas kalkuli je novaj instruistoj, okazis trejnseminario gvidita de S-ro Atilio Orellana Rojas. legi pli »
Je la 24ª kaj 25ª de novembro okazis la 3ª Meksika Esperanto-Semajnfino en la komunumo Tecámac, pli precize en la vilaĝeto "Santa Maria Ajoloapan". La organiza teamo; Mallely, Morayma, Nelly kaj Martin vastskale invitis partoprenantojn el pluraj partoj de la Meksika Respubliko kaj pro tio venis multaj personoj. Pro la proksimeco al la ĉefurbo ĉi-foje alvenis personoj el la universitataj kursoj (UNAM) de Hugo González kaj Daniel Moreno. Krome estis diversaj aliaj homoj, inter ili, kelkaj kiuj lernis Esperanton pere de la reto. legi pli »
8a Meksika Kongreso Meksika Esperanto-Federacio, Meksika Esperanto-Instituto, La Loka Kongresa Komitato kaj ĉiuj meksikaj Esperanto-parolantoj tre kore invitias vin veni al nia nacia kongreso. Ni invitas nin agi kun ni. legi pli »
Eko : 2008-05-01 10:00 |
Fino : 2008-05-05 12:00 |
Retejo : | Retpoŝta adreso : wbejaranomx@hotmail.com |
lando : - Meksiko - | urbo / regiono : Aguascalientes |

Je la 29a de septembro jam okazis la dua fojo en 2007 Esperanto-renkontiĝo en la vilaĝeto El Márques, ankaŭ konata sub la nomo "La Cañada" proksime de Querétaro. Francisco Carillo, juna medicinstudento denove invitis al la domo de siaj gepatroj en la Emiliano-Zapata-Strato. Ĉi-foje la renkontiĝo komencis sabate kaj venis novaj partoprenantoj kiuj ĝis nun ne konis la domon. Estis partoprenantoj de Acapulco, Guadalajara, León, Meksikurbo, Meksikŝtato, Morelia , Querétaro, San Luis Potosi, San Miguel de Allende, San Diego (Usono) kaj Den Haag (Nederlando). Speciale granda estis la ĝojo pro la partopreno de Atilio Rojas, argentinano kiu nun vivas en Nederlando kaj Martha Cardenas el San Diego. legi pli »
La klubo de Esperanto el Queretaro afable invitas vin al la dua esperantista semajnfino en keretaro organizata pro nia aro, kiu okazos la dudeknaŭan kaj tridekan tagon de septembro, en la urbeto "el marquez". legi pli »
Eko : 2007-09-29 00:00 |
Fino : 2007-09-30 00:00 |
Retejo : | Retpoŝta adreso : |
lando : - Meksiko - | urbo / regiono : El marquez, Queretaro |