• English
  • Español
  • Français

Kubo

Simpozio omaĝe al centjariĝo de UEA

La havanaj esperantistoj akceptis elstaran gaston, sro. Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA dum tutsemajna vizito al la kariba lando.

Tiu ĉi grava vizito instigis la estraron de Kuba Esperanto-Asocio organizi simpozion omaĝe al la centjara jubileo de UEA, kiu sesiis la 7an de februaro en la teatro de la Nacia Biblioteko kun partopreno de proksimume cent geesperantistoj el tri kubaj provincoj, sed ĉefe el Havano.  legi pli »




25a KEA-Komitatkunsido

La 25an kaj 26an de januaro, la komitatanoj de Kuba Esperanto-Asocio laborkunsidis en la sidejo de la asocio en Havano, por analizi kaj taksi la laborrezultojn de la jaro 2007. Elstaris la agadoj en diversaj regionoj de la lando kaj la notinda kresko de la membraro.

En rilato kun la estontaj planoj kaj strategioj, la ideoj centriĝis en la altigo de la ĝenerala lingva nivelo, kaj la plikleriĝo de la membroj rilate al historio kaj kulturo de la movado, kun la celo prepariĝi por la baldaŭaj pintaj eventoj kiel la nacia kongreso en 2009 kaj eventuale la UK en 2010. legi pli »




Unua kolokvo de la kuba esperantista movado

De la 16a ĝis 18a de novembro ĉi-jare okazis en Havano, la unua kolokvo de KEA sub la temo, Esperanto:lingvo, kulturo, movado.

La kolokvo arigis pli ol 70 esperantistoj el la tuta lando en la sidejo de la Malgranda Baziliko de la Monaĥeho Sankta Francisko de Asizo situanta en la malnova urboparto. legi pli »




6a Centra Renkontiĝo

Pli ol kvardek esperantistoj renkontiĝis de la 5a ĝis la 7a de oktobro, denove en la ĉarma urbo Cienfuegos (Kubo), kie la loka grupo entuziasme tenas alten la torĉon de Esperanto.

Temis pri la 6a renkontiĝo de la Centra Komisiono, kiu allogis homojn ne nur el la centro de la lando, sed ankaŭ el Havano, per varia kaj riĉenhava programo konsistanta el prelegoj, debatoj, praktika leciono, artaĵoj kaj multaj ŝancoj por utiligi la lingvon. legi pli »




Radio Kubo

Radio Habana Cuba en esperanto 19-jariĝas ! Por aŭskulti aktualajn programojn de Radio Havano ĉe ameriko.org, klaku ĉi-tien...

 legi pli »




Nacia renkontiĝo de Esperantistoj en Bayamo

Kun partopreno de 125 Esperantistoj el 7 provincoj, realiĝis en la urbo Bayamo, en la oriento de Kubo, renkontiĝo organizita de la provinca filio de Granma, kies prezidanto estas Rafael Cabrera, kaj programita de Kuba Esperanto Asocio. legi pli »




Abonrilata enhavo