• Esperanto 

Kostariko

warning: Creating default object from empty value in /home/libr5009/public_html/ameriko.org/modules/taxonomy/taxonomy.module on line 1418.

Historio de Esperanto en Kostariko

Esperanto kaj ties historio en Kostariko

Oni scias nenion pri la historio de E-o en Kostariko dum la 19-a jarcento; kaj ne multe pri la alveno de la zamenhofa lingvo dum la unua duono de la pasinta jarcento. Tamen, jam en 1907, la Tutmonda Jarlibro Esperantista mencias du e-istojn en Kostariko: Julio Acosta, en la urbo Alajuela kaj Juan Trejos Quirós, en San José. Menciindas, ke temas pri viroj tre konataj en Kostariko: la unua estis Prezidento de la lando (1920-1924); kaj la dua estis la patro de alia Prezidento, José Joaquín Trejos, kiu estris la landon inter la jaroj 1966-1970.

La sekva mencio rilatas al la 6a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazinta en Vaŝingtono, Usono (1910). Laŭ la oficiala protokolaro de la ĝeneralaj kunsidoj, inter la dek ses registaroj, kiuj sendis reprezentantojn al la UK, estis s-ro Joaquim (tiel) Bernardo Calvo, plenrajta ministro de Kostariko antaŭ la usona registaro.  legi pli »

Abonrilata enhavo