• English
  • Español
  • Français

Historio de Esperanto en Kanado

Notoj pri la historio de E-movado en Kanado

La unua esperantisto en Kanado, kaj eble en Nordameriko, estis la romkatolika pastro Franois-Xavier-Isaie Solis (1832-1903). Li lernis Esperanton kiam li emeretiĝis, en la Pastrolernejo de Maskuto (St. Hyancinthe - 50 km de Montrealo) eble je 1892, sed ni ne scias kiu enkondukis lin al la lingvo. Li fondis la revuon L'ESPERANTISTE CANADIEN kaj tradukis kelkajn kanadajn rakontojn. Li korespondis kun multaj esperantistoj kiel Ren Lemaire, la pastro Grabowky, Louis de Beaufront. Oni scias ke la pastro Solis renkontis al Maskuto, ruson kiu vizitis lin kaj kun kiu li parolis la lingvon la unuan fojon. Li klopodis por esperanto dum 11 jaroj.

En la komenco de la jarcento, precize inter 1902 kaj 1904 (kaj post 1960), LA LUMO estis la revuo de la kanada esperantista movado. La administrantoj de tiu revuo plektis unu grandan reton en la mondo; ĉirkaŭ 1710 legantoj en 1902 kaj 1730 en 1903 ricevis LA LUMO-n, el kiuj Tho Cart, Carlo Bourlet, Emile Boirac, Gaston Moch, Louis de Beaufront, Charles Lemaire, Hector Hodler kaj L.L. Zamenhof.

Albert Saint-Martin estis unu el la plej aktivaj esperantaj batalantoj en Montrealo post 1902. Saint-Martin profesiis kiel stenografo en la Supera Kortumo, la ĉefan parton de sia vivo. Liaj socialistaj agadoj kaj bataloj malutilis al la familia vivo kiam kaŭzis al li longadaŭrajn vundojn. Cetere li forlasis la kristanismon ĉirkaŭ 1895 tio, kio estis tre grava afero en la tiutempe katolikega Kebekio.

Liaj du infanoj, la filo Thode (1888-1952) kaj la filino Berthe (1891-1980) ludis rolon en la movado. Thode sekretariis en la KLUBO PROGRESO kaj Berthe lernis esperanton frue kaj estis la juna knabino kiu portas lampon disradiiantan la mesaĝon "Pri, per, pro, por esperanto" sur frua kovrilo de la revuo LA LUMO.

(finota...)

de Dick Piper