• Esperanto 

Bonvenon

Bonvenon ĉe enirpordo de Esperanto en Ameriko. En ĉi-retejo vi trovos informojn pri la amerika Esperanta movado kaj pri Amerika Komisiono de UEA. Sube sekvas novaj raportoj pri Esperanto en nia kontinento. Por reklami pri ameriko.org en via retejo, uzu unu el jenaj reklambildetoj.

Esperanto-Seminario kaj -kursoj antaŭ la UK / Stipendioj por Kubo haveblaj

Neforgesebla seminario atendas vin en Kubo. Amerika Komisiono de UEA kune kun ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kaj TEJO ofertas seminarion antaŭ la UK. La seminario okazos samtempe kun la ILEI konferenco en Matanzas (Canimao).  legi pli »


Esperanto al Ameriko: Trejnseminario en Kubo 2010

La projekto "Esperanto al Ameriko" inkluzivas konkretajn erojn kiel Instruado de Esperanto (perrete aŭ kunorganizado de lokaj kursoj); organizo de instruvojaĝoj, seminarioj trejnigaj kaj por instruistoj, i.a.
En la jaro de la UK en Havano, Kubo, la komisiono planas organizi trejnseminarion por komencintoj en Havano, de la 10° ĝis la 17° de julio 2010 aparte por latinamerikaj geesperantistoj.  legi pli »



Vizitas Kubon la Konstanta Kongresa Sekretario de UEA

Vizitas Kubon la Konstanta Kongresa Sekretario de UEA

Raporto pri la vizito kaj pliaj informoj pri la 95a UK troveblas en la retpaĝo de KEA.
Vizitu ĝin : www.esperanto-cuba.org

Agadoj en Meksiko: Trejnseminario, kurso kaj 10a Meksika Esperanto-Kongreso

De la 14a ĝis la 21a de junio 2009 okazis en la urbo Meksikio DF trejnseminario, kurso kaj la 10a meksika kongreso de Esperanto kiun partoprenis proksimume kvardeko da esperantistoj el diversaj partoj de la lando plus eksterlandaj vizitantoj el Usono, Kubo kaj Germanio.

La temo de la kongreso estis Lingva diverseco en Meksiko: fundamenta parto de ĝia kulturo.  legi pli »



Argentino: 2-a Renkontiĝo de Esperanto

En urbo Presidencia Roque Sáenz Peña, provinco Chaco, Argentino, de la 1-a ĝis la 3-a de majo okazis la 2-a Renkontiĝo de Esperanto de centraj ĉakanaj geesperantistoj.  legi pli »



Raporto pri Esperanto en Urugvajo

Daniel Bebelacqua raportas pri esperantaj agadoj en Urugvajo:

Dum multaj jaroj UES eltenis sin danke al malmultaj homoj, ĉefe S-roj Alberto Barrocas y Arisbel Luberto. Dum la jaroj 2003 kaj 2004 aliĝis al UES aliaj novaj homoj, sed ankoraŭ la nombro estis malgranda.  legi pli »



PROJEKTO Esperanto al Ameriko

ENKONDUKO

Kadre de la gvidlinioj proponataj en la Laborplano de la Amerika Komisiono ĝis 2010, la Amerika Komisiono de UEA lanĉas la projekton Esperanto al Ameriko, kiu esence alstrebas decidan antaŭenpuŝon al portado de la lingvo ĝis la plej malproksimaj limoj de landoj, kie nun esperantistoj ne estas aŭ estas tre malmultaj.  legi pli »



Jarraporto de la Amerika Komisiono Jaro 2008.

Dum la jaro 2008 la amerika esperantistaro aktive agadis por plifirmigi kaj pluvivigi la movadon pere de siaj kluboj, landaj grupoj kaj asocioj tra vasta regiono. Aparte vigla estis la perreta aktivado krom pluraj eventoj okazintaj kaj raportitaj pere de retpaĝoj, lokaj gazetoj kaj aliaj komunikiloj. Ĉi tiu raporto ne povas reale speguli laborjaron intensan, kun atingoj kaj fiaskoj, kun esperoj kaj mankoj, tamen, kelkaj el tiuj agadoj koncize menciindas jene:  legi pli »



GAZETARA RAPORTO NO.1

GAZETARA RAPORTO no. 1
Servo de la LKK de la 95ª UK Havano, 17-24 julio 2010

Vendrede la 30an de januaro 2009 okazis en la Hotelo Chateaux Miramar de Havano, je la 10.00 matene, la oficiala prezento publika de la 95ª Universala Kongreso de Esperanto okazonta de la 17ª ĝis la 24 de julio 2010.

La kunvenon organizis kaj alvokis la Kongresa Buroo de Kubo kiel publika prezento de pluraj eventoj internaciaj okazontaj dum la jaroj 2009 kaj 2010 en la insulo.  legi pli »



Abonrilata enhavo